Tripitaka Koreana

Sur la regalo

Tripitaka KoreanaPalman Daejanggyeong ("okdekmil Tripitaka") aŭ "Kogurja Tripitaka" estas korea kolekto de la Tripitaka (budhismaj skribaĵoj kaj la sanskria vorto por "tri korboj"), ĉizitaj sur 81 258 lignaj kliŝoj en la 13-a jarcento. Ĝi estas la plej ampleksa de la mondo kaj plej malnova sendifekta versio de budhisma kanono en skribmaniero hanja, kun neniuj konataj eraroj aŭ preseraroj en la 52.382.960 karaktroj, kiuj estas organizitaj en pli ol 1496 titoloj kaj 6568 volumoj. Ĉiu lignobloko mezuras 70 centimetrojn en larĝo kaj 24 centimetrojn en longo. La dikeco de la blokoj varias de 2,6 ĝis 4 centimetroj kaj ĉiu pezas proksimume tri ĝis kvar kilogramojn. La verkoj estas stokitaj en Haeinsa, budha templo en provinco Suda Gyeongsang, en Sud-Koreio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne